| << | #500 ; Islama kalendaro por la jaro A.H. 1447 |
>> |
La Islama kalendaro certe estas interesa por ĉiuj amantoj de Luno. Ekzemple la finna almanako por la nuna gregoria jaro 2025 donas iom da informo pri la komenco de monatoj kaj aliaj gravaj eventoj de Islama kronologio. Sube ni vidas la finnajn nomojn de Islamaj monatoj.
Mi lernis ke la pli origina antaŭ-islama kalendaro probable sekvis sezonojn de natura jaro, sed la nuna islama kalendaro tamen sekvas la fazojn de Luno. La nomoj de islamaj monatoj origine devenas el la antaŭ-islama kalendaro kio sekvis la sezonojn. Kurioze ke oni ankoraŭ uzas la originajn nomojn de monatoj kiam la islamaj monatoj senĉese veturas tra ĉiuj sezonoj de tropika jaro dum 33 jaroj ...
Tamen nun mia celo estas por prezenti la 12 monatojn de nova Islama jaro AH 1447 kun la korespondaj okcidentaj datoj (de gregoria kalendaro) en Esperanto. La jaro AH 1447 komencos ĉijare (2025) en fino de nia 6-a monato, la 27-an tagon de junio. Mi jam antaŭe skribis pri la Islama kalendaro ekzemple por artikolo #465 kaj ankaŭ en la finnlingva artikolo 09.05.2025 kie mi kalkulis la komencon de jaro A.H. 1447.
Tamen unue ni lernu la nomojn de Islamaj monatoj. Ekzistas multaj varioj. En angla lingvo ili eble estas la plej famaj, sed mi kredas ke la Esperanta formo de islamaj monataj nomoj estas la plej bona por nia vera prononcado.
| # | En Esperanto | Finna almanako | Angle |
|---|---|---|---|
| 1. | al-Muharram | Muharram | Muharram |
| 2. | Safar | Safar | Safar |
| 3. | Rabi' al-aŭŭal | Rabi'al-awwal | Rabi'a I |
| 4. | Rabi' ath-thani ( aŭ ) Rabi' al-aĥir | Rabi'al-akhir | Rabi'a II |
| 5. | Ĝumada al-ula | Džumada-l-ula | Jumada I |
| 6. | Ĝumada ath-thanija ( aŭ ) Ĝumada al-aĥira | Džumada-l-akhira | Jumada II |
| 7. | Raĝab | Radžab | Rajab |
| 8. | Ŝa'ban | Šaban | Sha'ban |
| 9. | Ramadano | Ramadan | Ramadan |
| 10. | Ŝaŭŭal | Sawwal | Shawwal |
| 11. | Dhu al-ka'dah | Dhu-l-qa'da | Dhu al-Q'adah |
| 12. | Dhu al-hiĝĝah | Dhu-l-hiddža | Dhu al-Hijjah |
Nun mi jam scias kiam la Islama jaro komencas kaj kiom estas tagoj en ĉiu monato. La jaro 1447 estas la 7-a jaro de 49-a 30-jara ciklo kaj tial ĝi estas superjaro. En la 12-a monato de jaro do estas 30 tagoj. Tial mi ne plu bezonas multe kalkuli. Tagoj sekvas tagojn en simpla ordo semajno post semajno kaj monato post monato. Certe mi tamen volas kontroli ke la unua tago de sekvanta jaro 1448 estos kiel supozite.
|
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
En la komenco min helpis la finna almanako por testi la unuajn tagojn de monatoj. Nun ni tamen konfirmu ke la 16-a tago de junio 2026 vere estos la lasta tago de islama jaro 1447 kaj la sekvanta tago la 17-a de junio 2026 estos la unua tago de sekvanta islama jaro 1448.
Unue mi kalkulu la JD-valuon por la gregoria dato 17.06.2026 (12 horoj UT) uzante la simplan formulon sur la paĝo #458. Ĉi tio kredeble estas la unua tago de jaro 1448 AH.
Y = 2026 M = 6 D = 17 int ( (M+9) / 12) = int ((6+9) / 12) = 1 --> p1 7 * ( Y + p1 ) = 7 * (2026 + 1) = 14189 --> p2 int ( p2 / 4 ) = int (14189 / 4) = 3547 --> p3 int ((275*M)/9) = int ((275*6)/9) = 183 --> p4 JD = 367 * Y - p3 + p4 + D + 1721014 = 743542 - 3547 + 183 + 17 + 1721014 = 2461209
Do kredeble la JD por la lasta tago tago de jaro 1447 AH estas 2461209 - 1 = 2461208. Sekve mi volas atesti ke la JD valuo 2461208 reprezentas la lastan tagon de islama jaro 1447 AH uzante la formulon sur la paĝo #465
Jen la formulo por JD --> Y,M,D (Islama), uzante la valuon por civila epoko JD0 = 1948440
L = JD - JD0 + 10632 N = (L - 1) / 10631 L = L - 10631·N + 354 J = ((10985 - L) / 5316)·((50·L) / 17719) + (L / 5670)·((43·L) / 15238) L = L - ((30 - J) / 15)·((17719·J) / 50) - (J / 16)·((15238·J) / 43) + 29 M = (24·L) / 709 // Numero de Islama monato D = L - (709·M) / 24 // Tago de Islama monato Y = 30·N + J - 30 // La Islama jaro
Ni do kalkulas: JD valuo 2461208 al islama kronologio, per entjera divido ( / ):
L = 2461208 - 1948440 + 10632 = 523400 N = (523400 - 1) / 10631 = 49 L = 523400 - 10631·49 + 354 = 2835 J = ((10985 - 2835) / 5316)·((50·2835) / 17719) + (2835 / 5670)·((43·2835) / 15238) = 1 * 7 + 0 * 8 = 7 L = 2835 - ((30 - 7) / 15)·((17719·7) / 50) - (7 / 16)·((15238·7) / 43) + 29 = 2835 - 1 * 2480 - 0 * 2480 + 29 = 384 M = (24·384) / 709 = 12 // Numero de monato D = 384 - (709·12) / 24 = 30 // Tago de monato Y = 30·49 + 7 - 30 = 1447 // La jaro
Ĉu la unua tago de islama jaro 1448 AH vere estas egala al la 17-a tago de monato junio 2026 AD? Mi volas do testi la gregorian daton kio korespondas al la JD 2461209, la sekvanta JD post la lasta tago de jaro 1447 AH. Mi uzu la algoritmon de sama fonto kiel antaŭe. La dato de Gregoria kalendaro el JD-valuo. JD --> Y,M,D (Gregoria), kun entjera divido (/):
L = JD + 68569 N = (4·L) / 146097 L = L - (146097·N + 3) / 4 I = (4000·(L + 1)) / 1461001 L = L - (1461·I) / 4 + 31 J = (80·L) / 2447 D = L - (2447·J) / 80 L = J / 11 M = J + 2 - 12·L Y = 100·(N - 49) + I + L
Kaj jene ni kalkulas:
JD = 2461209 // JD por la unua tago de 1448 AH L = JD + 68569 = 2529778 N = (4·L) / 146097 = (4 · 2529778) / 146097 = 69 L = L - (146097·N + 3) / 4 = 2529778 - (146097 · 69 + 3) / 4 = 2529778 - 2520174 = 9604 I = (4000·(L + 1)) / 1461001 = (4000 · (9604 + 1)) / 1461001 = 26 L = L - (1461·I) / 4 + 31 = 9604 - (1461 · 26) / 4 + 31 = 9604 - 9496 + 31 = 139 J = (80·L) / 2447 = (80 · 139) / 2447 = 4 D = L - (2447·J) / 80 = 139 - (2447 · 4) / 80 = 17 // Tago de monato L = J / 11 = 4 / 11 = 0 M = J + 2 - 12·L = 4 + 2 - 12 · 0 = 6 // Numero de monato ; junio Y = 100·(N - 49) + I + L = 100·(69 - 49) + 26 + 0 = 2026 // La gregoria jaro
La rezulto estas kunigebla kun la supozo. Nu, fine ŝajnas ke la supra kalendaro por la jaro 1447 AH estas korekta. La jaro 1447 vere estas superjaro ĉar la lasta monato enhavas 30 tagoj (kaj ne 29 kiel por normaj jaroj).
Kaj certe fine .......... NI VENKOS!
| La Ambasadoro en Finnlando de sendependa nacio Mueleja Insulo |