<<

#504 ; La plej bela somero de urbo

>>

Jen kelkaj fotoj el la aŭgusta urbo Pori en okcidenta Finnlando. Kredeble (kaj eĉ espereble) estas jam la fino de ĉi tiu varma somero. Nu, mi ne estas tute malkontenta, ĉar mi havas en mia luita ĉambro novan glaciŝrankon. La malnova glaciŝranko tute ne plu funkciis. Somere estas malfacile por konservi porvivaĵojn sen glaciŝranko.

Fino de somero kaj la komenco de aŭtuno estas la sezono kiam denove komencas lernejoj kaj kursoj. La apuda urso en la vitroŝranko de loka popolaltlernejo klare estas jam tre bone instruita, sed por ni aliaj estas pli da scio ĉiam utila.

Speciale por ni pli maljunaj civitanoj ekzistas ja popolaltlernejo, sed eblas ankaŭ kelkaj kursoj de universitato, kvankam ili estas jam iom multekostaj.

La supran iom surprizan anoncon pri la universitato de Turku mi vidis sur dorsapogilo en loka aŭtobuso. Laŭ la avizo ekzistas eblecoj por partopreni al scienco (!) por pli maljunaj ol 15-jarulaj civitanoj en la provinco. Nu, mi ne scias ĉu estus vere interese ...

Tamen min multe interesas ekzemple la baza kurso de kemio en la universitato de Turku. La kurso de "aperta" universitato ne estas por ia ekzameno. Mi tute ne plu bezonas poentojn de studado, sed mem la temo kemio estas interesa. Eblas studadi en la komputila reto, sen veturi al la urbo Turku.

Estas komforte por vidi kelkaj animaloj en la proksima malgranda zoologia parko de "Kirjurinluoto". La sube fotita cikonio tamen estas principe sovaĝa birdo. Ĝi ne timas homojn tre multe.

Se iu alproksimiĝas tro multe kaj eble danĝere, eblas ja por la birdo por flugi for, al io alia loko. Ĝi havas tre belajn flugilojn, sed nur malofte ĝi ilin montras.

Ĝi estas libera, sed selektis la zoologian parkon por loko de somera vivo. Kredeble estas malgrandaj fiŝoj kaj alia cikonia nutraĵo en la lagetoj. La loko tamen estas relative sekura kaj sendanĝera.

Jes, animaloj kaj plantoj, certe interesa temo por studadi. Ekzistas ja kursoj de biologio en la universitato, ankaŭ en la "aperta" ("sen-ekzamena") flanko.

Mi ja povas jam forgesi ĉiojn profesiojn. Labora vivo tute ne plu eblos por mi. Kiel pensiulo mi tamen eble povos vivi, kvankam mia persona ekonomio estas tuta katastrofo. Mi praktike jam perdis la domon de mia patro kaj avo.

Burokratoj jam sukcesis por detrui mian veran hejmon, mian laboran vivon kaj mian validecon por deprunto por la tuta resto de mia vivo. Marasmiga burokratismo kaj multegaj burokratoj certe estas unu el la plej gravaj problemoj en Finnlando. En Finnlando oni ne rajtas paroli pri veraj enlandaj problemoj. Korupteco tute ne ekzistas en Finnlando? Ĉiuj estas kiel eble plej feliĉaj ĉi tie, Finnlando estas eĉ la plej feliĉa lando en la tuta mondo?

Espereble tamen ankoraŭ eblos por studadi kiel pensiulo, kvankam oficiala studado (kiel por junuloj) estas malfacile. Studado por vera profesio certe ne estas realisma celo. Kaj bedaŭrinde oni devas diri ke la profesiaj lernejoj tute ne estas bonaj en Finnlando. Oni ne respektas bazan profesian edukadon.

La futuro de Finnlando, ĉu ĝi eĉ ekzistas? Ekonomiaj perspektivoj por estonteco ne estas bonaj. Por malriĉuloj la futuro povas esti sombra.

Robotoj kredeble havos grandan rolon en la labora vivo, en fabrikoj kaj kredeble pli kaj pli en la tuta socio.

Multe da laboristoj estos senlaborulaj. Tamen Finnlando tre malmilde traktas senlaborulojn. Jen granda kaj tuttempe kreskanta socia problemo kio tamen tute ne interesas la finnajn politikistojn.

Nu, ne eblas helpi la situacion. Mi povas nur esperi ke en la kaosa lando Finnlando tamen eblos por vivi kaj iom studadi kiel pensiulo.

Homa fiziologio, fiziologio de plantoj, medikamentoj, biokemio, ... interesaj temoj por studadi, eĉ sen vera praktika utilo kaj sen ekonomia profito.

Laŭ science prudenta onidiro "ĉio estas fiziko, escepte de matematiko". Nu eble tio pravas, sed moderna fiziko tamen ne estas tre fruktodona por ordinaruloj, eĉ ne teorie. Praktika vivo estas multe pli kompleksa ol fizikaj teorioj.

Jes, la bazo de kemio kiel scienco certe estas fizika. En kemio fakte temas plejparte pri elektronoj, pri elektraj rezervoj.

La kaosa mondo ... la katastrofa ekonomio ... la manko de bona estonteco ... la mortiga burokratio ...

Nu, ni esperu la plej bonan eblan por nia propra mikronacio "Mueleja Insulo".

Ni ĉiuj ja mortos ion tagon, sed tamen indas vivi dum sia vivo. Poste nome estas jam vane.

Surprize, la apude dekstre fotita bruna iom granda besto tamen ne estas tute morta. Poste ĝi malfermis sian okulon!

Bona admono por ĉiuj vivaĵoj: Oni ne nur mallaboreme kuŝu sur varma somera sablo kaj verda herbo.

Oni lernu kaj studadu gravajn temojn. Oni konstruu kaj agu laŭ siaj propraj plej bonaj eblecoj.

Eĉ se oni vivas kiel malliberula Sud-Amerika besto en malgranda zoologia parko en "Kirjurinluoto" de la finna urbo "Pori", oni estu pli agema, energia kaj maldorma. Ĉu estas lamo, mi ne scias. Espereble ĝi mem scias sian propran nomon?


Kaj certe fine .......... NI VENKOS!

La Ambasadoro en Finnlando
de sendependa nacio
Mueleja Insulo


Menuo
Ĉefa paĝo (finna lingvo)